Ukrainio kaj la kvadraturo de la cirklo de Prezidanto Macron

auf Deutsch in English en Français in Italiano Українською

Kial Prezidanto Macron ne ekskludas la sendadon de okcidentaj trupoj en Ukrainio? Ĉu temas pri konvertiĝo sur la vojo al Damasko de Prezidanto, kiu provis dialogadi karese-laŭ-la-haroj kun Vladimira Puton, argumentante, ke oni ne devas humiligi Rusion kaj kiu ĝis lastmomente ne ĉesis aserti, ke Francio ne militas kontraŭ Rusio? Eble. Sed nenio pli malcertas.

La elektita momento ne estas hazarda. La eŭropaj elektoj alproksimiĝas kaj la prognozoj ne estas bonaj. La prezidenta partio estas taksita je 18 aŭ 19%, kvar punktoj malpli ol en 2019, dum la Nacia Kunveno de Marine Le Pen gajnus 5 aŭ 6 punktojn, je 28 aŭ 29%, aŭ eĉ 30%. Se la rezultoj de la elektoj devus iom reflekti tiujn prognozojn, la konsekvencoj, tri jarojn antaŭ la venonta prezidenta balotado, estus relative limigitaj, pro la franca politika sistemo mem. Sed en eŭropa nivelo, la pozicio de la franca Prezidanto estus ege malfortigita.

En tia kunteksto, akcepti pli rezolutan pozicion ol tiun de ĉiuj aliaj ŝtatestroj de la landoj de la Ramstein-koalicio, celas disdividi la voĉdonantaro kaj prezenti sin antaŭ tiuj favoraj al Ukrainio kiel ilian ĉampionon. Escepte kelkaj influaj figuroj de la Socialista Partio – la antaŭa prezidanto François Hollande kaj precipe la eŭropa deputito Raphaël Glucksman – la konkurenco en tiu tereno estas efektive neekzistanta. La Verduloj estas neaŭdeblaj; la France Insoumise, la Républicains kaj Reconquête, ĉiuj subtenas – pli aŭ malpli laŭte, sed efektive – la mastron de la Kremlo. Kiam temas pri la Rassemblement National, la estonteco montros, ĉu la lastatempa deklaro en favoro de Ukrainio de Marine Le Pen 1 estas taktika pirueto.

Balotocele, la nova pozicio de Prezidanto Macron estas tute komprenebla. Diplomatie, ĝi estas ĉio krom eleganta. Ĝi efektive koincidas kun la tempo, kiam Prezidanto Biden alfrontas la maldecajn obstrukcojn de parto de la respublikaj deputitoj pri la peto de milithelpo al Ukrainio, kiam li estas okupata en kampanjon tiel kritikan kiel malfacilan. Ĝi kontraŭas la strategion usonan kaj NATO-an, kiu eksplicite ekskludas la sendadon de trupoj en Ukrainion, kiel ankoraŭ rememoris la usona Prezidanto antaŭ la Kongreso la 7an de Marto.

Tio ankaŭ estas tion, kion memorigis, pli diplomatie sed same klare, John Kirby, Konsilanto de la Blanka Domo por nacia sekureco: «Usono neniel kontraŭas, ke aliaj landoj sendu siajn trupojn en Ukrainion, ĉar tiel suverene decidas ĉiu lando, sed neniu intencas sendi siajn trupojn tien.» 2
Alivorte, iru, sed sen ni kaj sen NATO. La usona sinteno ne estas surprizo. Ĝi nur konfirmas doktrinon kiu validas jam dum 70 jaroj, ke situacio kapabla krei rektan konflikton inter la usona armeo kaj la sovetia, sekve la rusa, estu evitata.

Militiste, ĝi ne respondas al bezono de Ukrainio, kiel rememoris Prezidanto Zelensky: «Ukrainio ne bezonas fremdajn trupojn sur sia teritorio, sed Kievo bonvenigus «instruistojn» kaj «teknikistojn» el NATO-landoj.» 3

Teknike, ĝi ignoras la realajn kapablojn de Francio. La kontingento, kiun la franca armeo povus sendi, ne superas 20,000 soldatojn, 4, kaj la produktado de 155-mm-obusoj estas 3000 unuoj monate. Ne vere «game changer». Kiam temas pri nivelo de franca informado, la scenejo, kiun la franca Prezidanto ĵus prezentis – la okupo de Odeso fare de la rusa armeo, lasas supozi, ke ĝi restas same modesta kiel en la tempo de la rusa invado, kiun la samaj informservoj ne antaŭvidis.

Strategie, la opinio de la franca Prezidanto baziĝas sur fundamenta miskompreno pri la rolo, kiun diversaj aktoroj povas ludi, kaj, precipe, Francio. Tio estas des pli surpriza, ĉar la milito en Ukrainio nur konfirmis evidentecon: nur Usono, kune kun Britio, posedas vere efektivan informadon kaj nur Usono kapablas kontroli la riskojn de nuklea eskalado, ĉar ili estas la solaj, kiuj povas respondi per ruiniga konvencia kontraŭatako (horizontala eskalado). Britio kaj Francio, posedantoj de la nuklea armilo, ne posedas tiujn konvenciajn kapablojn nek la tutmondan kapablon de Usono. La Britoj, kun ilia pragmatismo, bone komprenis tion.

La deadmona kapablo de tiuj du landoj permesas, maksimume, ŝirmadon de ilia respektiva teritorio, aŭ pli precize, de ilia respektiva metropolita teritorio. La franca deadmonado efektive ne estus funkciiga, se francaj teritorioj en la Hindoceana Oceano aŭ en la Pacifiko estus atakataj de malamika potenco. Same por la Britoj. Nur Usono posedas tiun tutmondan deadmonan potencon, kiu garantias, fine, la sekurecon de tiuj francaj kaj britaj eksterlandoj.

Krome, oni malfacile povas kompreni, kiel, sen Usono, la du nukleŝirmataj ŝtatoj povus rekapti la ceteran parton de Eŭropo, se ĝi estus okupita de malamika potenco. Dum sia interveno en Libio, Francio kaj Britio devis rapide peti helpon de Usono kaj NATO por kompensi mankojn je municio kaj informado. Krome, konsiderante la amplekson de la pro-Kremla partio en Francio, oni ne povas ignori la eblecon, ke surbaze de fama sofismo de Generalo de Gaulle, «Ŝtatoj ne havas amikojn, ili nur havas interesojn» 5, politiko de rezonaj kompromisoj kun la nova najbaro baldaŭ triumfus.

Bazite sur tiu konstato, oni povas rezone dedukti, ke nur posedi nuklean armilon ne donas apartan rolon al lando, nek ian avantaĝon, kiu distingus ĝin de aliaj membroj de la Atlantika Alianco. Same kiel oni povas dedukti, kontraŭdirante al tiuj, kiuj ŝatas la buntajn medalojn, ke la statuso de permanenta membro de la Sekurec-konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj ne donas ian apartan rolon al siaj membroj.

Certe, kiel montris la milito en Ukrainio, la Eŭropa Unio posedas ian gradon de strategia sendependeco pro siaj ekonomiaj, juraj, kaj financaj rimedoj, kiujn ĝi povas alporti, inkluzive liveradon de armiloj. Sed EU kaj ĝiaj membroŝtatoj povas uzadi ilin nur ĉar la plej multaj EU-anoj finfine estas defendataj de NATO kaj ĉar kun kaj tra NATO, Usono difinis ĝeneralan strategion por subteni Ukrainion.

La politika celo de Prezidanto Macron ne estis nur elekta. Ĝi ankaŭ celis provi regajni la perditan fidon ĉe multaj landoj de Centra kaj Norda Eŭropo post du jaroj de hezitado. Legante la deklarojn de Gitanas Nauséda, Prezidanto de Litovio, de Edgar Rinkevich, Prezidanto de Latvio, de Radoslaw Sikorski, Pola Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, de Elina Valtonen, Finna Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, aŭ de Kaja Kallas, Estona Ĉefministro, ŝajnas ke la nova pozicio de Prezidanto Macron elvokas pli da intereso ol lia ridinda karikaturo pri milita helpo provizita de Germanio al Ukrainio kaj politiko de Kanceliero Scholz. 6

Certe, Germanio povas kaj devas fari pli. Certe, sen atendi la voĉdonon de la Kongreso, Usono povus levi la limigo de uzado de okcidentaj armiloj, precipe por militaj celoj, kiel faras la rusoj faligante ŝvebbombojn el la rusa teritorio. Restas, ke ĉiu scias en Rigo, kiel en Varsovio, Vilno, Tallin aŭ Helsinko, ke la duflanka milita helpo provizita de Germanio 7 al Ukrainio dum la lastaj du jaroj sumiĝas al pli ol 17 miliardoj da eŭroj 8. Ne temas nur pri dormosakoj kaj kaskoj, kiuj ankaŭ estas provizitaj de Francio. Al Germanio ni devas la liveradon de granda parto de la kontraŭmisila sistemo 9, pli ol 50 moveblajn kontraŭmisilojn Guépardojn. Krome, al Germanio ni ja devas signifan kvanton de municio. Kompense, la duflanka milita helpo de Francio estas videble pli modesta: ĉirkaŭ 2,6 miliardoj da eŭroj 10. Sepoble malpli en absolutaj valoroj, kvinoble malpli en relativaj valoroj ol Germanio.

Tiu misanalizo estas precipe surpriza de la flanko de Kaja Kallas, kiu estas la iniciatinto de la eŭropa iniciativo provizi obusojn al Ukrainio. Efektive, ŝi ne povas ignori ke, pro la franca postulo limigi la iniciativon nur al eŭropaj produktantoj, la aprobo de la eŭropa decido estis blokita dum kvar aŭ kvin monatoj, dum printempo 2023. Ŝi ankoraŭ ne povas ignori eĉ kiam evidentis, ke EU ne kapablos plenumi siajn promesojn provizi milionon da obusoj al Ukrainio, Francio tiam vetis la aĉetadon de obusoj ekster EU. Se, kiel skribas la milita ĵurnalisto Macette Escortert, «la milita historio notos ke la krizo de ukrainaj municioj daŭranta ekde decembro 2023 rezultis en la konkeron de la Avdiivka-urbo» 11, ĝi ankoraŭ notos la grandan respondumon de Francio en tiu krizo de municioj. Se, kiel ni esperas, tiu krizo estos majstrita en la venontaj semajnoj, ni devos ĉefe al la starigo, laŭ la iniciato de la Ĉeĥa Respubliko kaj ties Prezidanto Petr Pavel, de «koalicio de volantoj» 12, kies preciza celo estas la aĉetado de obusoj ekster la institucia kadro de EU.

Oni devas interpreti la anoncon de la leviĝo de la franca veto farita de Prezidanto Macron ĉe la Pariza Konferenco laŭ la iniciativo de Prago. Tiu veto simple iĝis senefika. Estas pro la praga iniciato ke ni devas kompreni la anoncon pri la forigo de la franca vetoo farita de prezidanto Macron dum la Pariza Konferenco. Tiu vetoo simple fariĝis neaplikebla.

Kompreneble, oni povas kritiki la strategion de Prezidanto Biden laŭ logiko de traktado de la risko de nuklea eskalado – la famaj ruĝaj linioj. Oni ankaŭ povas kritiki la efektivigon de tiu strategio: la gradacion en la speco de armiloj provizitaj al Ukrainio kaj la restriktojn rilate al ilia uzo. Oni povas bedaŭri ke Ukrainio ankoraŭ ne ricevis longdistancajn ATACMS-misilojn (300 km) aŭ Taurus (500 km). Oni povas estimi ke tiu strategio, kiu povus esti interpretita kiel volo doni tempon al Rusio por alkutimiĝi al sia malsukceso, estas tro singarda kaj riskas permesi al Rusio atingi novajn sukcesojn. Tamen, ne estas dubo ke la enormajn defiojn renkontitajn de la ukraina armeo dum lastaj monatoj ne kaŭzis la ne-provizado de long-distancaj misiloj, sed, ĉefe, la krizo de artileriaj municioj (precipe 155mm obusoj), kun raporto de fajroj kiu oscilas inter 10 aŭ 14 al 1 favore al la rusa armeo.

La decido de la ukraina Generalo Zaloujny, jam de julio 2023, konstrui defendan linion kaj fortikaĵojn laŭ la fronta linio, rekonkerita kaj plifortigita fare de la Generalo Syrsky, kune kun la intensigo de la kampanjo por detruado de kritikaj rusiaj infrastrukturoj per ukrainaj droneoj (armiloj fabrikoj, flughavenoj, havenoj, rafinejojn, …), tamen ŝajnas indiki realan konverĝon inter la strategia aliro de NATO kaj tiu de Ukrainio.

Surbaze de tio, la okcidenta milita helpo devus organiziĝi, celante unue tre mallongan perspektivon – la jaron 2024 kaj due, la mezan perspektivon – la jarojn 2025 kaj, verŝajne, 2026. La helpo por tre mallonga perspektivo devus koncentriĝi, je kvanto, kvalito kaj rapideco, pri la provizado de obusoj, artilerioj, kontraŭ-droneaj sistemoj, defendaj aparatoj kaj pri plifortigo de kontraŭmisila defendo, kiel bone komprenis Germanio 13.

Paralele, urĝas decidi kaj plani tre rapide la liveradon de armiloj, kiuj ebligos Ukrainion rekapti ĉiujn sian okupitajn teritoriojn. Tio inkluzivas la produktadon kaj provizadon de centoj da aviadiloj, helikopteroj, misiloj, … Pro la longdaŭro de la produktado de aviadiloj kaj la trejnado de pilotoj, inĝenieroj, teknikistoj kaj operaciistoj, kune kun la preparado de infrastrukturoj, tiuj decidoj devus esti prenitaj tre rapide. Tiaj armiloj – aviadiloj, helikopteroj, misiloj Storm Shadow kaj Scalp ekzemple, ne «transpasas» la nunajn ekzistantajn ruĝajn liniojn. Ili ĉiuj jam estis provizitaj de unu aŭ alia membro de la Ramstein-koalicio aŭ estas survoje esti provizitaj (F-16).

Tamen estus trosimplige limigi la novan pozicion de la franca Prezidento nur al la eŭropaj elektoj aŭ al la celo rekapti la perditan kredindecon ĉe kelkaj landoj de Centra Eŭropo. Ĝi partoprenas kaj rilatas ankaŭ al malnova franca revo, tiu de Eŭropo-Defendado sub franca gvidado.

Tiu ambicio estas, kiel ni vidis, militiste nepraktikebla. Krome, se neniu disputas la ekscelencon de la franca armeo, ĝi tamen ne havas monopolon. Ekzemple, estas malmulte da dubo ke oni povas registri sub la registro de ekscelenco la finna armeo, heredanto de tiu armeo, kiu, en 1940, kvardek jarojn antaŭ la Komandanto Massoud, solene kaŭzis dolorajn malvenkojn al la Ruĝa Armeo. Tamen restas ke la franca armeo kaj la finna armeo ne estas kompareblaj: la buĝeto de la unua estas okoble pli granda ol tiu de la dua 14. Same, la franca kaj usona armeoj ne estas kompareblaj. La buĝeto de la unua estas apenaŭ 1/14-a parto de la buĝeto de la dua 15.

Tiu ambicio de Francio el politika vidpunkto estas malkonvinka. Ĝia Eŭropo-de-Defendo baziĝas sur la postulo, ke, finfine, unu el la membroŝtatoj decidus por ĉiuj aliaj. Tia aliro, almenaŭ, malfacile kongruas kun la principoj kaj reguloj gvidantaj la funkciadon de Eŭropa Unio.

Ĉu malnovaj amikaj refleksoj ankoraŭ funkcias? Ĉiuokaze, la malkongrueco de tiu franca ambicio kun la eŭropa projekto ne ŝajnas ekscitigi la politikajn aŭtoritatojn de la aliaj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio. Ekzemple, manko de reago al la propono de Ursula von der Leyen, la Prezidanto de la Eŭropa Komisiono, krei postenon de Eŭropa Komisaro pri Defendo. Tamen, tio denove estas kiel meti la plugon antaŭ la bovoj. La tri antaŭaj demandoj: celoj de tiu komuna defenda politiko, politika kaj institucia kadro, kaj iloj por ĝia realigo (komuna armeo, komunaj spionservoj, …), ne ekzistas.

Eĉ Therry Breton, la memproklamita Eŭropa Komisaro pri Defendo 16, troigas. Ne kontenta pro sia kontribuo al la plorinda fiasko de Eŭropo pri la provizado de miliono da obuso al Ukrainio 17, li proponas novan agadplanon, kies celo estas la aĉetado fare de la ŝtatoj-membroj de EU de certa procento de siaj armiloj el eŭropa merkato 18. Tiel, per nova dekreto, la armiloj produktitaj de eŭropaj industrioj subite fariĝus la plej konvenaj. Samtempe, la implicita kontribuo 19 al Usono por la defendo de Eŭropo, kiu pravigas la aĉetadon de usonaj armiloj fare de NATO-membroj, estus rekonsiderata.

Esperi, ke la milito en Ukrainio povas reveki la temon de la sekureco kaj defendo de la kontinento fare de la eŭropanoj, nun nur eblas ene de NATO. La franca blokado de la provizado de municioj 20, same kiel la sistema blokado de Hungario rilate al ĉiuj helpoplanoj al Ukrainio nur konfirmas, ke en la nuna stato, la institucioj de la Eŭropa Unio kaj ĝiaj membroŝtatoj ne estas kapablaj alporti raciajn respondojn al tiu demando.

Tamen, pli fundamente, la du unuaj jaroj de la milito montris, ke du radikale malsamaj politikaj konsideroj daŭre ekzistas inter la Eŭropa Unio: tiu de tiuj, kiuj deziras, ke «Ukrainio gajnu la militon», kaj tiu de tiuj, kiuj deziras, ke «Rusio ne gajnu» 21, kiel deklaris la franca Prezidanto. Tiu formulo, simila al tiu, ke «oni ne devus humiligi Rusion», ne okazas hazarde. Francio restas la unua eksterlanda investanto en Rusio. Francio estas la unua en vico por postuli pli da restriktoj rilate al kamparaj importoj el Ukrainio. Sed ne por subteni, kiel proponis Pollando, embargo sur importado de kamparaj produktoj el Rusio. Due al ĝia pozicio kiel dua plej granda eksportisto de armiloj en la mondo, Francio tamen nur okupas la 15-a aŭ 16-a rangon en biletaraj milithelpoj al Ukrainio.

La propono ne malpermesi la sendon de trupoj al Ukrainio farita de la franca Prezidento do ne nur estas negativa, ĉar ĝi deturnas la atenton de tio, kio devus esti la absoluta prioritato de ĉiuj membroj de la Ramstein-koalicio – amasa kaj rapida provizado de armiloj – sed ankaŭ ĉar ĝi estas en perspektivo de interkonsento, kiu okazus je kosto de la Ukrainoj kaj de la internacia juro. El tiu vidpunkto, precizigi, kiel faris la franca Prezidento, ke «la teritoria integreco de Ukrainio estos esenca valoro», ja implicas, ke ĝi povus esti objekto de negoco.

Kiel montras la relative moderaj reagoj el Moskvo al la propono de Prezidanto Macron, tio neniel konstituas ŝanĝon de la politiko, kiun Parizo favoris ĝis nun. Ĝi restas sinua mezvojo inter la konservado de la francaj ekonomiaj interesoj en Rusio, la ambicio gvidi Eŭropa Unio, la utiligo de EU por sia propra profito, la deziro malplifortigi la usonan influon, la espero (re)fariĝi privilegia ekonomia partnero de Rusio post la milito, kaj la ambicio de fariĝi la paca forto, kapabla imponi mediacion inter Rusio kaj Ukrainio. La malsufiĉo de ties duflanka milita helpo al Ukrainio kongruas kun tiu ekvilibro: provizi sufiĉe por konservi iom da kredindeco en la okuloj de Kyiv kaj de la okcidentaj koalicio-partneroj, sed ne tro por ne perdi kontakton kun Moskvo. La laŭta anonco de la sendado de 75 Caesar-kanonojn venontjare ne rompas la ekvilibron : 300 milionoj da eŭroj, estas malpli ol la lasta parto de la milita helpo (la almenaŭ 15-a) de Danio. 22

Nur unu afero povus klarigi tiun ambiguon: grandampleksa provizado de milita helpo de Francio, kvalite kaj kvante : ekzemple, 50 Rafale. Kiel deklaris Eric Trappier, la Ĝenerala Direktoro de Dassault Aviation, la industriaj kapabloj ekzistas.

Sed oni ne povas kredi tion, tiel longe oni ne vere konsciiĝis pri la naturo de la rusa reĝimo, tiel longe oni ne klare proklamis, ke la celo estas la venko de Ukrainio kaj la fiasko de Rusio. Intertempe, oni verŝajne devos inspiri sin de la ĉeĥa modelo kaj krei novan «Coalition of the willing» por la provizado de centoj da aviadiloj (F-16 aŭ Gripen), helikopteroj kaj misiloj, ….

 

Email to someoneShare on Facebook0Google+0Share on LinkedIn0Tweet about this on Twitter0share on Tumblr

Notes:

  1. Marine Le Pen: «Per la invado de Ukrainio la 24-an de februaro 2022, Rusio lanĉis militon ĉe la pordoj de EU kaj geopolitikan krizon, kiu estas sendube la plej drama en la lastaj dudek jaroj. Al la agresita ukraina nacio ni ŝuldas nian respekton kaj subtenon. » (Twitter, 12-a de marto 2024) 
  2. Krom Usono, ankaŭ Pollando, Germanio, Ĉeĥio, Kanado kaj Britio eksplicite ekskludis sendi siajn trupojn al Ukrainio
  3. Intervjuo kun prezidanto Volodymyr Zelensky, BFMTV, la 11-an de marto 2024
  4. 15,000 laŭ Michel Goya, «Operacio Ŝildo de la Dnepro?», La Vojo de la Glavo, la 17-an de marto 2024
  5. «Ŝtatoj ne havas amikojn, ili havas nur interesojn», «Granda lando ne havas amikojn. Viroj povas havi amikojn, sed ŝtatistoj ne povas.”, Charles de Gaulle, intervjuo, Paris Match, decembro 1967
  6. Prezidanto Macron atakas tiujn kiuj diras: «neniam, neniam teraj trupoj» en Ukrainio, kaj kiuj «estis la samaj kiuj diris neniam, neniam tankoj, neniam, neniam aviadiloj, neniam, neniam longdistancaj misiloj […]», Pintkunveno. por Ukrainio, Parizo, la 26-an de februaro 2024
  7. Ukraine Support Tracker, Kiel Institute for the World Economy 
  8. Armea subteno por Ukrainio, Federal Governement of Germany
  9. Jam liverita: Skynex kontraŭaviadila defenda sistemo, du Patriot-sistemoj kaj du pliaj lanĉiloj, 3 IRIS-T-SLM-sistemoj, 1 IRIS-T-SLS-sistemo.
  10. Ekipaĵo liverita de Francio al Ukrainio inter 24/02/2022 kaj 31/12/2023, Ministerio de la Armitaj Fortoj
  11. Macette Escortert, kolumnisto kaj armea analizisto, Twitter, la 12-an de marto 2024
  12. Lanĉita laŭ iniciato de Ĉeĥio, al la koalicio de la volo aliĝis Kanado, Danio, Nederlando, Litovio, Latvio, Belgio, Germanio kaj, poste, Francio kaj Portugalio
  13. Pli ol 20 kontraŭmisiloj estas liveritaj aŭ estos liveritaj baldaŭ de Germanio.
  14. Defenda buĝeto. Finnlando 6,9 miliardoj da eŭroj, Francio 53,3 miliardoj da eŭroj
  15. Defenda buĝeto. Francio: 53,3 miliardoj da eŭroj, Usono: 786,5 miliardoj da eŭroj (860 miliardoj USD)
  16. Thierry Breton: «la Eŭropa Komisaro pri Defendo estas mi! », Jade Grandin de l’Eprevier, L’Opinion, la 28-an de februaro 2024
  17. «By the end of March 2024, EU countries will supply Ukraine with half of the promised one million artillery shells.», Peter Stano, European Commission’s spokesperson for foreign policy 
  18. Ĝis 2030, landoj estas invititaj akiri 40% de defendaj armiloj kunlabore kaj mendi duonon de siaj militaj armiloj de eŭropa industrio. 
  19. Kun escepto de Francio
  20. Ĉar tio estis decida kaj urĝa afero, la francaj aŭtoritatoj ne povis ignori ke ajna prokrasto estus zorge enkalkulita fare de la rusaj aŭtoritatoj. Absoluta senzorgemo aŭ malforta signalo, la falo de Advidka montras ĉiukaze, ke Moskvo rimarkis ĝin.
  21. Emmanuel Macron, Twitter, la 15-an de marto 2024
  22. Kun 8,4 miliardoj da milita helpo, Danio estas la 4-a plej granda donacanto en absolutaj ciferoj.

2 thoughts on “Ukrainio kaj la kvadraturo de la cirklo de Prezidanto Macron

  1. Dankon pro la laboro farita rilate la esperantigadon de la tekstoj. Pri la enhavo, mi nur volas diri: estu paco por la mondo. Oni ne fabriku armilojn. Estu landlimoj ridindaj imagaj linioj. Alikaze, militoj alvenos pli -malpli frue…

  2. Tiu interesa artikolo bone reliefigas la frazon de de Gaulle « la ŝtatoj ne havas amikojn, ili nur havas interesojn.  » La ne klara politiko de Macron estas pruvo.
    Ni esperu, ke tiu terura milito baldaŭ ĉesos, sed mi dubas! Kaj la franca prezidanto ne helpas.

Laisser un commentaire

Votre adresse de messagerie ne sera pas publiée. Les champs obligatoires sont indiqués avec *